La 21an de novembro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping adresis gratulan mesaĝon al Kassym-Jomart Tokayev, kiu estis reelektita kiel prezidento de Kazaĥio.
Xi diris, ke ĉi-foje Tokayev estis reelektita kiel prezidento de Kazaĥio, kio plene prezentas al li la konfidon kaj subtenon de la kazaĥa popolo. Xi akcentis, ke li donas altan atenton al la disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Kazaĥio, volas kune kun Tokayev pluevoluigi la tutampleksan strategian partnerecon eternan por la du landoj, konkorde formi la sortkomumon de Ĉinio kaj Kazaĥio, kaj beni la du landojn kaj la du popolojn.