Por kune konstrui azi-pacifikan komunumon kun komuna estonteco Ĉinio prenas sur sin respondecon
CMG Publikigita: 2022-11-21 21:20:20

La 19an de novembro la 29a Neoficiala Kunveno de Gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro fermiĝis en Tajlando. Dum la kunveno la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping faris gravan paroladon ĉirkaŭ la temo, kune konstrui azi-pacifikan komunumon kun komuna estonteco kaj integri la regionan ekonomion. Tiuj gravaj proponoj kaj seriaj ideoj ricevis aktivajn subtenojn de diversaj flankoj. En la kunveno akceptiĝis la du dokumentoj: “Deklaracio de APEK-gvidantoj” kaj “Celoj de Bangkoko rilate al Bio-cirkulado kaj Verda Ekonomio”, kaj en tiuj korpiĝas koncernaj proponoj kaj ideoj de Ĉinio. Gravaj argumentoj de Xi Jinping lumas la “azian momenton” de la tutmonda mastrumado, kaj Ĉinio fariĝas gvida forto kunigi ĉiujn partiojn kontraŭ komunaj defioj.

APEK estas la plej grava platformo de ekonomia kunlaboro en la regiono Azio kaj Pacifiko. Aktuale, la monda ekonomio havas necertajn perspektivojn. “Malkroĉiĝo” kaj “elĉeniĝo” sonas bruege, kaj eĉ kelkaj landoj disvastigas la ideon “Hindi-Pacifika Strategio” kun la nuanco de malvarma milito. Tio kreis grandan intervenon por la azipacifika kunlaboro. Kien iras la azipacifika kunlaboro? Kaj Kian vojon ĝi iras? La kunvenon de APEK tamen donis la respondon, tio estas, “malfermo, konekto kaj ekvilibro”. Tiuj vortoj reprezentas la komunan deziron de la familio, la regiono Azio kaj Pacifiko.

Ĉinio estas esenca membro de APEK. De 2013 prezidanto Xi Jinping faris kelkajn gravajn paroladojn sur la platformo de APEK kaj traktis la ideojn kaj proponojn de Ĉinio konkorde konstrui azi-pacifikan komunumon kun komuna estonteco. Xi kelkfoje alvokis “insisti pri vera plurflankismo kaj la protekto de plurflanka komerca sistemo”, “persisti en ĝenerigo de favoroj, inkluzivo, reciproka profitigo kaj kungajno”, kaj “necesigi la malfermon de regiona kunlaboro kaj kune akceli prosperon de Azio kaj Pacifiko.”

La disvolviĝo de Ĉinio dependas de Azio kaj Pacifiko, dum la prosperiĝo de Azio kaj Pacifiko dependas de Ĉinio. La parolado farita de prezidanto Xi refoje postlasis freŝan impreson de Ĉinio sur la evolua vojo de Azio kaj Pacifiko. Ĉinio, kiu senhalte iras modernigan vojon, nepre alportos pli da ŝancojn al Azio, Pacifiko kaj la mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree