Xi sendas gratulleteron al Seminario de Tutmonda Partnereco de UN/Ĉinio pri Kosma Esplorado kaj Novigado
Qiujieming Publikigita: 2022-11-21 21:20:56

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde sendis gratulleteron al la Seminario de Tutmonda Partnereco de Unuiĝintaj Nacioj/Ĉinio pri Kosma Esplorado kaj Novigo. Ĝi malfermiĝis en la sama tago en Haikou, la insula provinco Hainan de suda Ĉinio.

En la letero, Xi rimarkigis, ke Ĉinio aktive plenumis kosmoesplorajn misiojn en la lastaj jaroj, inkluzive de la lanĉo de la lunaj sondiloj Chang'e, la marsa sondilo Tianwen-1 kaj la suna esplora satelito Xihe, kaj ankaŭ la konstruadon de la ĉina kosmostacio. Li diris, ke ĉi tiuj misioj senĉese profundigis la komprenon de homoj pri la universo kaj kontribuis al plifortigo de la bonfarto de la homaro.

Ne estas fino al kosmoesploro. Xi diris, ke Ĉinio volas labori kun ĉiuj landoj por plifortigi interŝanĝojn kaj kunlaborojn por kune esplori la misterojn de la universo, fari pacan uzon de la kosma spaco kaj antaŭenigi spacan teknologion por pli bone beni la homojn tra la mondo.

Kun la temo starigi novan partnerecon en kosmoesploro, la seminario estis kungastigata de la Ĉina Nacia Kosma Administracio, la Hainan-provinca registaro kaj la Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj por Eksterkosmaj Aferoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree