Xi kaj guberniestro de Jamajko gratulas al si reciproke ĉe la 50a datreveno de duflankaj rilatoj
Qiujieming Publikigita: 2022-11-21 20:20:56

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde interŝanĝis gratulmesaĝojn kun ĝenerala guberniestro de Jamajko Patrick Allen pri la 50a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Xi diris, ke Jamajko estas unu el la landoj en la anglalingva kariba regiono, kiuj starigis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio.

Xi aldonis, en la lastaj 50 jaroj, la rilatoj inter Ĉinio kaj Jamajko ĉiam konservis bonan disvolvadon, kaj la du flankoj profundigis politikan reciprokan konfidon, atingis fruktodonajn rezultojn en praktika kunlaboro kaj pligrandigis amikecon inter la popoloj.

Xi diris, ke fronte al la epidemio KOVIM-19, Ĉinio kaj Jamajko helpis unu la alian kaj kune batalis kontraŭ kronviruso, kaj ke la du landoj energie faris amikan kunlaboron.

Xi diris, ke li donas grandan gravecon al la disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Jamajko, kaj pretas labori kun Allen, prenante la 50an datrevenon kiel novan startpunkton, por profundigi kunlaboron en diversaj kampoj, antaŭenigi altkvalitan kunlaboron de Zono kaj Vojo, kune konduki la ĉina-jamajkan strategian partnerecon al nova nivelo, kaj kunlabori por konstrui ĉina-jamajkan komunumon de komuna estonteco en la nova epoko.

Allen diris, ke ekde la starigo de la diplomatiaj rilatoj, amikaj rilatoj inter Jamajko kaj Ĉinio senĉese disvolviĝas kun kunlaboro en diversaj kampoj, kiuj donas rimarkindajn rezultojn, kio estas kuraĝiga.

Li aldonis, ke Jamajko pretas daŭre plifortigi kunlaboron kun Ĉinio kaj plu profundigi ilian strategian partnerecon.

Ankaŭ lunde ĉina ĉefministro Li Keqiang interŝanĝis gratulmesaĝojn kun jamajka ĉefministro Andrew Holness.

Li diris, ke Jamajko estas grava kunlabora partnero de Ĉinio en la kariba regiono, kaj aldonis, ke Ĉinio pretas labori kun Jamajko por plu profundigi kaj cementi la strategian partnerecon, por alporti pli da avantaĝoj al sia popolo.

Holness diris, ke Jamajko alte aprezas la valoran subtenon de Ĉinio por ĝia ekonomia kresko kaj socia disvolvo, kaj lia lando estas preta daŭre plifortigi kunlaboron kun Ĉinio por certigi, ke la popoloj profitu de la strategia partnereco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree