Xi sendas gratulleteron al la 16a Ĝenerala Konferenco kaj 30a Ĝenerala Kunveno de MAS
Qiujieming Publikigita: 2022-11-22 16:00:02

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde sendis gratulleteron al la 16a Ĝenerala Konferenco kaj 30a Ĝenerala Kunveno de la Monda Akademio de Sciencoj (MAS) por la progreso de scienco en evoluantaj landoj.

Xi diris en sia letero, ke Ĉinio donas grandan gravecon al la disvolviĝo de baza scienco kaj volas labori kun ĉiuj landoj, inkluzive de evoluantaj landoj, por plifortigi malfermon, fidon kaj kunlaboron en la internacia sciencteknika rondo kaj profitigi homojn de ĉiuj landoj per la prospera disvolviĝo de la scienco.

Xi diris, ke Ĉinio volas labori kun ĉiuj landoj por kontribui al antaŭenigo de la Tutmonda Disvolva Iniciato, efektivigo de la Tagordo 2030 de UN por Daŭripova Disvolviĝo kaj konstruado de komunumo kun komuna estonteco por la homaro.

La evento, gastigita de MAS kaj organizita de Zhejiang-Universitato, lunde inaŭguriĝis en Hangzhou, la orienta ĉina provinco Zhejiang. Ĝia okazigo ankaŭ ricevis la subtenon de la Ĉina Asocio por Scienco kaj Teknologio kaj la Ĉina Akademio de Sciencoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree