Wang Yi kaj itala vicĉefministro Tajani konversaciis telefone
CMG Publikigita: 2022-11-22 20:21:09

La 21an de novembro la ĉina ŝtatkonsilisto kaj ministro de eksterlandaj aferoj Wang Yi, invitite, telefone konversaciis kun Antonio Tajani, la itala vicĉefministro kaj ministro de eksterlandaj aferoj.

Wang Yi diris, ke Ĉinio volas kune kun Italio aktive plenumi la gravajn komunajn ideojn atingitajn de la dulandaj gvidantoj kaj fari, ke la ĉina-itala tutampleksa strategia partnereco senhalte iru antaŭen kaj kun novaj enhavoj. Ĉinio tenas siajn politikojn stabilaj, kaj la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo ne celas triulon kaj ne estas limigitaj de triulo. Eŭropaj amikoj el diversaj rondoj estas bonvenaj en Ĉinio, kie ili povos informiĝi pri la realo kaj senti la disvolvon kaj kongreson de Ĉinio. Wang Yi esperis, ke Italio daŭre ludos pozitivan rolon en la kontakto inter Ĉinio kaj Italio.

Tajani alparolis, ke Italio volas kune kun Ĉinio klopodi por kunlabori en ekonomio, komerco kaj aliaj, kaj por ke la rilatoj inter Eŭropo kaj Ĉinio konstante disvolviĝados.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree