Vizito al Ĉinio fare de kuba prezidento akcelos la duflankajn rilatojn
Qiujieming Publikigita: 2022-11-22 16:01:41

Proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj lunde diris, ke la baldaŭa vizito de la kuba prezidento al Ĉinio metos novan dinamikon al la disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Kubo kaj antaŭenpuŝos la tradician amikecon kaj amikan kunlaboron inter la du landoj.

Invitite de ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ĉina prezidanto Xi Jinping, unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj kuba prezidento Miguel Diaz-Canel Bermudez faros ŝtatan viziton al Ĉinio de la 24a ĝis la 26a de novembro.

Kubo estas la unua latin-amerika kaj kariba lando, kiu starigis diplomatiajn rilatojn kun la Ĉina Popola Respubliko. Mao Ning, la proparolanto, diris, ke Ĉinio kaj Kubo estas bonaj amikoj, bonaj kamaradoj kaj bonaj fratoj, kiuj fidas unu la alian kaj kunhavas komunan estontecon.

Mao diris, ke en la pasintaj 62 jaroj post la starigo de diplomatiaj rilatoj, Ĉinio kaj Kubo laboris man-en-mane por konstrui socialismon kun siaj propraj trajtoj, subtenis unu la alian pri aferoj koncernantaj por siaj respektivaj kernaj interesoj, kaj proksime kunlaboris pri internaciaj kaj regionaj aferoj, starigante ekzemplon de solidareco kaj kunlaboro inter socialismaj landoj kaj de sincera reciproka helpo inter evoluantaj landoj.

Ŝi diris, ke prezidanto Diaz-Canel estas la unua latin-amerika kaj kariba ŝtatestro invitita de Ĉinio post la 20a Nacia Kongreso de la KPĈ okazinta pasintmonate.

“Oni kredas, ke la vizito de prezidento Diaz-Canel metos novan dinamikon al la disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Kubo kaj antaŭenpuŝos la tradician amikecon kaj amikan kunlaboron inter la du landoj,” ŝi diris.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree