Ĉina prezidanto Xi Jinping marde sendis kondolencan mesaĝon al indonezia prezidento Joko Widodo pro la tertremo frapinta Indonezion.
Xi diris en sia mesaĝo, ke li malĝojas aŭdi, ke la tertremo kaŭzis gravan perdon de vivoj kaj posedaĵoj. Nome de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, Xi funebris la mortintoj kaj esprimis sinceran simpation al la funebrantaj familioj kaj vunditoj.
Xi diris ankaŭ, ke li kredas, ke sub la gvidado de Widodo kaj la indonezia registaro, homoj en la trafitaj lokoj certe venkos la katastrofon kaj rekonstruos siajn hejmlokojn.