Xi faris gravajn instrukciojn pro incendio en la kompanio Kaixinda
CMG Publikigita: 2022-11-22 20:22:08

Je ĉirkaŭ la 16a horo en la 21a de novembro okazis incendio ĉe fabrikaj domoj de la komerca kompanio Kaixinda en la urbo Anyang de la provinco Henan. Ĝis nun mortis 38 homoj kaj du vundiĝis en la brulego.

Tuj poste Xi Jinping, la ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, donis gravajn instrukciojn, postulante ke estu necese plenforte sukuri vunditojn, konvene labori por la familioj, kiuj perdis siajn parencojn, kaj por la sekvoj de la incendio, elesplori la kaŭzon, kaj severe puni tiujn, kiuj faris la incendion.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree