Kunsidis Wei Fenghe kaj usona nacidefenda ministro
CMG Publikigita: 2022-11-22 20:18:57

La 22an de novembro, kiam la ĉina ŝtatkonsilisto kaj nacidefenda ministro Wei Fenghe ĉeestis la 9an plivastigitan kunvenon de nacidefendaj ministroj el la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj, li invitite kunsidis kun la usona nacidefenda ministro Austin.

Unuavice Wei konigis la staton de la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Li diris, ke prezidanto Xi Jinping kaj prezidento Biden kunsidis en la 17a pintkunveno de G20-gvidantoj, kaj al ili alvenis serio da gravaj komunaj ideoj, kiuj rolas kiel direkto por la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.

Wei emfazis, ke la Tajvana problemo estas kerno el la kernoj de Ĉinio kaj ankaŭ ruĝa kaj netrapasebla linio de la ĉina-usona rilateco. Tajvano estas de Ĉinio, kaj solvi la Tajvanan problemon estas la afero de la ĉinoj mem. Neniu ekstera forto havas rajton interveni en ĝin. La ĉina armeo havas karakteron, forton, memfidon kaj kapablon por protekti la unuecon de Ĉinio.

En la kunsido la du flankoj opiniis, ke la du armeoj devas serioze plenumi la komunajn ideojn de la dulandaj estroj: konservi kontakton, kontroli krizojn, kaj gardi la sekurecon kaj stabilecon de la regiono.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree