“Nia planedo ankoraŭ estas en sukurejo”
CMG Publikigita: 2022-11-22 19:20:41

En la 20a de novembro, post arda diskutado, la 27a Konferenco de la Partioj por la Kadra Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo finiĝis en Sharm El Sheikh de Egiptio. Ĝi estis prokrastita je 36 horoj. La konferenco aprobis kelkajn rezoluciojn, el kiuj la plej atentata rezulto estis starigi fondaĵon de perdoj kaj damaĝoj kun la celo helpi evoluantajn kaj malfortajn landojn influatajn de klimata ŝanĝiĝo.

La rezulto alvenis malfacile. Ĝi respondas la urĝan deziron de la evoluantaj landoj kaj rolas kiel pozitiva akcelo por trakti klimatan ŝanĝiĝon. Iu amaskomunikilo taksis: “Tio estas historisignifa proceso.” La ĝenerala sekretario de UN, António Guterres, diris en sia deklaro, ke la konferenco, flanke de la defendo de justeco, faris gravan paŝon.

Ĉi-jare estas la 30a datreveno de la kontrakto de “Kadra Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo” kaj ankaŭ la unua jaro post la aplikado de la reguloj por “Pariza Interkonsento”. La homaro tamen ankoraŭ frontas al ĉiam pli seriozaj klimataj defioj.

En tia okazo la konferenco havas la ĉeftemon, tio estas, “efektivigo”. Ĝi emfazas, ke ĉiuj partioj agu, precipe ke evoluintaj landoj plenumu siajn promesojn. El historio la tutmonda klimata ŝanĝiĝo estis kaŭzita de evoluintaj landoj, sed ke la plejpartajn perdojn kaj damaĝojn portas evoluantaj landoj, tio estas nejusta. Tial evoluantaj landoj logike devas porti “komunan sed distingan respondecon”. Kaj ili devas unuavice redukti gasan ellason kaj fari kompenson al evoluantaj landoj.

Sub premo, evoluintaj landoj finfine konsentis starigi fondaĵon de perdoj kaj damaĝoj. Tamen tio ne estas favoro de evoluintaj landoj al evoluantaj landoj, sed respondeco, kiun la antaŭaj devas porti.

“Ni planedo ankoraŭ estas en sukurejo,” diris Guterres. Tiu aserto indas je nia pensado.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree