Ĉina plejalta politika konsilanto alvokas plialtigi efikon en plenumado de funkcioj
CMG Publikigita: 2022-11-23 16:53:30

La 22an de novembro la ĉina plejalta politika konsilanto Wang Yang alvokis klopodi plibonigi la labortaksan sistemon por politikaj konsilantoj por plialtigi ilian efikon en la plenumado de funkcioj.

Wang Yang, la prezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK), faris paroladon prezidante la kunvenon de la Prezidantara Konsilio de la Nacia Komitato de ĈPPKK.

La kunveno aŭskultis raporton pri la analizo de rezulta statistiko el membroj de la 13a Nacia Komitato de ĈPPKK kaj ankaŭ raportojn pri demokratia kontrollaboro liveritajn de multaj komitatoj sub ĈPPKK.

En la kunveno ankaŭ Wang Qishan, la ĉina vicprezidanto, urĝis klopodi serioze studi kaj plenumi la rilatajn decidojn kaj postulojn metitajn de la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, konstante plialtigi la kapablon kaj kvaliton de demokratia kontrolado, kaj plene ludi la rolon de ĈPPKK kiel speciala konsultiĝa organo en ŝtata mastrumado.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree