Vizito de mongola prezidento al Ĉinio pliprofundigos strategian reciprokan konfidon kaj praktikan kunlaboron
Qiujieming Publikigita: 2022-11-23 16:52:43

Proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj diris, ke Ĉinio antaŭĝojas preni la venontan viziton de mongola prezidento Ukhnaa Khurelsukh kiel oportunon por pliprofundigi strategian reciprokan konfidon kaj praktikan kunlaboron kun Mongolio.

Laŭ invito de ĉina prezidanto Xi Jinping, prezidento Khurelsukh faros ŝtatan viziton al Ĉinio de la 27a ĝis la 28a de novembro.

Zhao Lijian, la proparolanto marde diris en gazetara konferenco, “Ĉinio antaŭĝojas labori kun Mongolio por preni ĉi tiun viziton kiel oportunon pliprofundigi nian strategian reciprokan konfidon kaj praktikan kunlaboron kaj doni ekzemplon de najbareco por levi la rilatojn inter Ĉinio kaj Mongolio al nova alteco.”

Li diris, ke dum la vizito, la du ŝtatestroj faros formalan interparolon, kaj kune atestos la subskribon de kunlaboraj dokumentoj.

Li diris, ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso Li Zhanshu respektive renkontiĝos kun prezidento Khurelsukh.

Li diris, ke gvidantoj de la du landoj havos profundan interŝanĝon de opinioj pri duflankaj rilatoj kaj internaciaj kaj regionaj problemoj komune interesataj, kaj kune planos la estontan kurson de la rilatoj inter Ĉinio kaj Mongolio.

Li diris, ke la venonta vizito estos la unua vizito al Ĉinio fare de Khurelsukh kiel mongola prezidento, kiu antaŭenigos la amikecon kaj la belan tradicion inter la du landoj kaj la bonegan evoluon de la ampleksa strategia partnereco de Ĉinio kaj Mongolio.

Khurelsukh faris oficialan viziton al Ĉinio kiel mongola ĉefministro en 2018.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree