Sudana junulo Abdualazem realigis sian revon de scienc-esploro en Ĉinio
Ĝoja Publikigita: 2022-11-23 08:34:26

Sudana junulo Abdualazem Fadol Mohammed nun faras esploradon por postdoktoreco en Instituto de Alt-Energia Fiziko sub Ĉina Akademio de Sciencoj. En pli ol kvar jaroj en Ĉinio, Abdualazem persone sentis, ke ĉinaj scienc-teknikaj nivelo kaj fruktoj jam viciĝis antaŭe en la mondo, en Ĉinio li ne nur finplenumis lernadon por doktoreco, sed ankaŭ realigis sian revon de scienc-esploro kaj trovis gravitan punkton de afero.

Abdualazem en 2018 venis al Universitato de Ĉina Akademio de Sciencoj por doktoriĝi pri la fako de partiklofiziko kaj nukleofiziko. Li partorenis en internacia kunlabora programo de Instituto de Alt-Energia Fiziko sub Ĉina Akademio de Sciencoj. Tiam li oficiale komencis sian studadon de fiziko en Ĉinio. Kurantjare li sukcese gajnis doktorecon kaj daŭre restas en la Ĉina Akademio de Sciencoj por postdoktoreco.

Abdualazem profunde spertis rapidan renovigon de ĉina scienc-tekniko dum sia scienc-esplorado en Ĉinio. Kvantumkalkulo estas temo esplorata de Abdualazem por postdoktoreco. Laŭ li, Ĉinio, kiel unu el malmultaj landoj posedantaj kvantuman komputilon, vere estas admirinda.

Abdualazem sentas, ke li bonŝance realigis sian revon de scienc-esplorado en Ĉinio. Li diris, ke estonte li volas fariĝi sendito por amikaj interŝanĝoj de scienc-tekniko inter Afriko kaj Ĉinio kaj puŝi pli da sudanaj elstaraj talentuloj labori pri scienc-esplorado en Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree