La 23an de novembro, en Pekino, por lerni “antaŭparolon” de Xi Jinping, la ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), al “Biblioteko por Revivigo”, kies tri antaŭaj volumoj jam eldoniĝis, okazis kunsido pri la eldono de la biblioteko. Li Shulei, la membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj direktoro de Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la KPĈ, ĉeestis la kunsidon kaj faris paroladon. Li diris, ke ni devas profunde lerni kaj kompreni la esencan spiriton de “Antaŭparolo” farita de Xi por la biblioteko, firmigi la historian memfidon, adaptiĝi al epoka tendenco, preni la historion kiel spegulon por ekkoni pasintaĵojn kaj estontaĵojn, kunigi la spiritajn fortojn por realigi grandan reprosperon de la ĉina nacio.