La 22an de novembro, en supermerkato Walmart en la urbo Chesapeake, Virginio, Usono, okazis pafmortigo, kaj multaj homoj mortis aŭ vundiĝis. Tri tagojn antaŭe pafevento havis lokon en noktoklubo de Kolorado kaj kaŭzis morton de 5 homoj kaj vundiĝon de 25. Pro la okazaĵoj la nombro de pafadoj tiom ofte estiĝantaj en Usono denove estis pli ol 600 ĉi-jare, ĉar en la du antaŭaj jaroj oni konservis la similan nombron. “Mi aŭdas la sonon de pafo. Sonas pafo post pafo. Tio estas terura. Mi kaŝas min malantaŭ io, mi vidas, ke vitropecetoj flugas ĉien. Kugloj frakasas botelojn.” Michael Anderson, unu el la transvivantoj en la kolorada pafokazo terure faris rememoron.
Ĵus finiĝis la mezperioda elektado en Usono, kaj la temo pri perforta pafado estas vaste atentata. La usona prezidento Biden asertis, ke necesas nuligi la pafile perfortan “epidemion”. Sed la sonoj de pafoj post pafoj diras al oni, ke tiu “usoneska epidemio” denove graviĝas. Nun, en Usono, ĉu irante surstrate, ĉu lernante en edukejo, aŭ ĉu drinkante en bufedejo, oni en iu momento riskas pafadon. Pafila perforto minacas la vivon de usonanoj, damaĝas la psikon de la publiko, kaj atakas la korpon de la socio.
La usona loĝantaro okupas nur 4,2% de la tuto de la mondo, tamen ili posedas 46-elcentajn pafilojn de la tuto kiun la mondo havas. Tiu misforma proporcio elmontras tion, ke en Usono la kvanto de mortoj sub pafila perforto estas pli multe alta ol en aliaj evoluintaj landoj. Ĝis la 21a de novembro ĉi-jare jam pli ol 3 9000 usonanoj perdis sian vivon sub pafilo.
Usono suferas de pafile perforta “epidemio”, sed, ĝis nun, ankoraŭ ne aperis vera politika “kuracisto”. Aston, parenco de viktimo en la pafmortigo en la kolorada noktoklubo, diris, ke li dronas en “koŝmaro el kiu ne eblas elvekiĝo”.
La rajto je vivo estas ja plej grava. Ĉu eblos regi la pafilan perforton, tio estas esenca signo, per kiu la internacia socio mezuras la usonan rajton. Ĉu tiu “usoneska epidemio” povos esti nuligita, tio pridemandas la konsciencon de vaŝingtonaj politikistoj.