Usona eksministro pri financo: Usono koncentriĝu sur sin mem, ne ataku Ĉinion
Qiujieming Publikigita: 2022-11-23 16:51:19

Usona amaskomunikilo Bloomberg raportis en la 19a de novembro, ke la usona eksministro pri financo Lawrence Summers diris dum intervjuo, ke konkurante kun Ĉinio, usonaj decidantoj de politikoj koncentru sin sur plibonigo de sia propra ekonomia forto, ne sur atakado de Ĉinio.

“Se ni turnas la atenton, nin mem plifortigi, al tio, ‘detrui Ĉinion’, mi pensas, ke Usono faras tre danĝeran kaj malfeliĉan elekton.” Li diris, ke Usono devas koncentriĝi pri sia propra novigado, edukado kaj traktado de defioj kiel misuzo de drogoj.

Summers ankaŭ esprimis maltrankvilon pri tio, ke Usono plifortigas sian rilaton kun Tajvano, dirante, ke Usono estas tro agresema en tiu afero. Li avertis al tiuj, kiuj regas en Usono, ke ili estu singardaj pri la tajvana afero, por ke ĝi ne provoku “katastrofan konflikton”.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree