Estas tre grave por britaj gejunuloj koni Ĉinion kaj lerni ĉinan lingvon
Lucia Publikigita: 2022-11-23 19:35:38

Karaj amikoj, ĉijare estas 50-jariĝo de la starigo de diplomatiaj rilatoj sur la ambasadora nivelo inter Ĉinio kaj Britio. Ni prezentos al vi rakontojn de du homoj, kiuj faris elstarajn kontribuojn por disvolviĝo de la duflankaj rilatoj. La unua estas rakonto de David Valentine, eksa ĉefoficisto de la konsilio de la regiono Angus en skotlando.

Post diplomiĝo el universitato, David komencis labori en la registaro de Angus, ĉefe pri ekonomiaj kaj komercaj aferoj. Tiam la ekonomia leviĝo alportita de ĉina reformado kaj malfermo estis atentata de li. Tial kiam li kandidadiĝis por ĉefoficisteco de la nova konsilio de Angus en 1995, li forte rekomendis, ke la konsilio komencu kulturajn interŝanĝojn kaj ekonomian kaj komercan kunlaboron kun Ĉinio. Li konsciis, ke Ĉinio fariĝos unu el grandaj ekonomioj en la mondo. Jen ni kune vidu videaĵon pri lia rakonto. 

Dum sia profesia kariero, David vizitis Ĉinion pli ol 60 fojojn. Li diris, ke okazis grandegaj ŝanĝiĝoj de la ĉina ekonomio en 25 jaroj de lia kontakto kun Ĉinio. La plej granda ŝanĝiĝo estas plivastiĝo de la meza klaso, kaj cent milionoj da ĉinoj estis liberigitaj el malriĉeco. Vizito al Ĉinio ofte inspiris lin, kaj li esperis plu kontribui por amikeco inter Skotlando kaj Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree