Edukado kaj Justa Edukado
Ahmad Reza Mamduhi Publikigita: 2022-11-23 15:44:05

Neniu dubas pri la plej grava rolo kaj plej granda efiko de bona edukado por taŭga disvolviĝo de ĉiu socio aŭ lando. Alivorte, ĉiuj certas, ke la ĉefa bazo por ĉia disvolviĝo estas bona kaj efika edukado. Do pri tio ne necesas diskuti. Tamen kia edukado estas la optimuma, kaj de kiuj faktoroj tio dependas? Feliĉe nun-erae inter la plej diskutataj temoj kaj diskursoj en la ĉefaj internaciaj organizoj, kiel UN kaj Unesko, estas “Edukada Justeco”, kiu per si mem kaj premise postulas ankaŭ “Lingvan Justecon”. Ni Esperantistoj probable plej bone konscias pri la gravega rolo, kiun povas ludi nia neŭtrala kaj facile lernebla lingvo por atingi tiun ĉi ege bezonatan celon. 

Bedaŭrege, en la nuna monda lingvo-ordo tiuj, kies denaska lingvo estas la angla – t.e. ĉ. dekono de la monda loĝantaro – sen kia ajn konsumado de plusa tempo, energio kaj mono, plej bone regas ĝin kaj ĉefe tial ege komforte kaj senpene disponas plejmultajn eblojn kaj okazojn por utiligi taŭgan edukadon en la angla en diversaj lernejoj kaj universitatoj, dum la aliaj – nome naŭ dekonoj de la loĝantoj de la mondo – devas konsumi tro multan tempon, energion kaj monon por lerni la anglan kaj fine ankoraŭ ili ne scipovos la lingvon kiel la denaskuloj de la angla kaj tiel perdas sennombrajn okazojn por havigi al si bonan edukadon kaj … (bonan) laboron!

(Estas ege interese, ke pri tiuj proporcioj, t.e. la dekono da denaskaj anglalingvanoj, kaj la naŭ dekonoj da neanglalingvanoj, unuafoje mi legis en fama kaj prestiĝa anglalingva Newsweek! 

Tute ĉi-rilate, Mahatmo Gandhio, la gvidanto de la sukcesa kampanjo por la barata sendependeco de la brita regado, dum sia parolado ĉe la inaŭgurado de universitato en Barato i.a. kaj tre trafe diris:

“Ĉiu juna baratano perdis almenaŭ ses valorajn jarojn de sia vivo (nur) ĉar li aŭ ŝi akiris sian scion per la angla. Multipliku ĉi tiun nombron per la nombro de studentoj elvenantaj el niaj universitatoj kaj altlernejoj, kaj vi mem ekscios, kiom da miloj da jaroj (nia) nacio perdis ĝis nun. La akuzo, kiun oni (okcidentanoj) faras kontraŭ ni, estas tio, ke ni ne havas novigojn kaj inventojn. Kiel ni povas fari novigojn aŭ inventojn, se ni devas dediĉi tiujn altvalorajn jarojn de nia vivo (sole) al la regado de fremda lingvo? (Des pli) Ni ankaŭ malsukcesos en ĉi tiu nia provo...”

Simile, kaj pli koncize, antaŭ multaj jaroj, korea doktoro responde al la demando starigita en la retejo de BBC, “Ĉu la angla fariĝu la ununura lingvo de la Eŭropa Unio?”, diris, ke per la longega tempo, kiun li konsumis por lerni la anglan, li povus akiri du pliajn Ph.D.-ojn! Tio signifas, ke nur por lerni la anglan, ĉiuj neanglalingvanoj ĉiam estas malantaŭ la denskaj anglalingvanoj tiom longe, kiom daŭras pasigado de bezonataj jaroj por akiri du doktoriĝojn!

Mi iam tutĝoje tradukis perse  por mia verkata libro titolota “Ĉu la angla aŭ Esperanto?”, kontribuaĵon de nia lingvista ĉina samideano, Liu Haitao, kiun li prezentis dum la 3-a Nitobe-Simpozio, kiu okazis en 2004 en Pekino, , kie i.a. li diris:

“La ĉina registaro subtenas la Esperanto-movadon, ĉar Esperanto utile kontribuas por la movado de ĉina nacia liberigo, por la movado de ĉina nova kulturo, ankaŭ por kultura komunikado inter Ĉinio kaj aliaj landoj. La ĉina lingvisto Chen Yuan diris, ke la disvastigo de Esperanto en Ĉinio estas intime ligita kun la reformado de la socio en tiu ĉi lando, tio vivtenas la ĉinan Esperanto-movadon. Li pravas. 
En la jaro 1963 la ĉina edukministerio proponis Esperanton kiel elekteblan duan fremdlingvon en la fremdlingva fako. La sama ministerio en la jaro 1982 redeklaris, ke Esperanto rajtas funkcii kiel la dua fremdlingvo en multaj kampoj. Sendube, se Ĉinio disvastigas tiujn bonajn spertojn al la tuta mondo, tio helpos konstrui novan interlingvan ordon. 

Kompreneble, estus pli bone, se ni farus jenon:


• Necesas atingi, ke Esperanto havu en la eduksistemo normalan aŭ eĉ pli altan lokon kompare kun aliaj fremdlingvoj.


6. Edukado estas la fundamento de ĉiu agado, estas la klavo por konstrui novan interlingvan ordon. Kiam ni havos sufiĉan stokon da Esperanto-parolantoj, kiam Esperanto havos signifan K-valoron, tiam ni konvinke proponos Esperanton kiel la lingvon de internaciaj organizaĵoj kaj rilatoj.”

Mi elkore esperas, ke Ĉinio, baldaŭ plenumos ĉion ĉi kaj tiel unu fojon kaj por ĉiam savos la mondon el la nun-reganta babel-tura malbeno! Mia espero tute ne estas senbaza, kiam mi konsideras eĉ trans-kontinentajn projektojn de Ĉinio, kiel la Iniciato Zono kaj Vojo. Mi legis en la retejo de la Ĉina Radio Internacia (nun Ĉina Komunikila Grupo), ke:

“Laŭ la Monda Banko, ĝis 2030, la iniciato povas helpi 7,6 milionojn da homoj forigi ekstreman malriĉecon kaj 32 milionojn da homoj forigi moderan malriĉecon.”

Certe iniciatoj kun tiaj skaloj postulas harmonian kunlaboradon de dekoj da landoj, en kiuj paroliĝas pluraj diversaj lingvoj. Ĉia eĉ plej simpla kalkulado pruvas, ke universala utiligado de Esperanto, kies lernado –  ekz-e laŭ la 11-jaraj eksperimentoj kaj esploradoj de karmemora prof. Helmar Frank en la Pedagogia Instituto de Kibernetiko en Paderborno, Germanio – postulas dekonan tempon por ellernado kompare kun la lernado de la angla, estas optimuma opcio.

 

Instruado kaj trejnado de Esperanto-instruistoj facile eblas

Feliĉe en la nuna ĉiam pli-cifereciĝanta mondo, trejnado de Esperanto-instruistoj en grandegaj nombroj ne estas malfacila tasko; mi kredas, ke ni ĉefe pere de virtualaj Esperanto-kursoj, kies kapacitoj fakte estas senlimaj, kapablas dum mallonga tempo instrui Esperanton al la lingvo-instruistoj de Ĉinio, kaj trejni ilin, por ke en proksima futuro ili komencu la instruadon de nia lingvo en la lernejoj kaj universitatoj de Ĉinio kaj pli poste eĉ en aliaj landoj.

Ĉinio sendube estas inter la plej influaj landoj de la mondo, se ne la plej influa, kaj tial se ĝi komencas instrui nian lingvon en siaj lernejoj kaj universitatoj, plejmultaj landoj de la mondo sekvos ĝin kaj tiel Esperanto baldaŭ fariĝos la komuna internacia lingvo de la tuta mondo. Tia universala utiligado de Esperanto senprecedence akcelos la progresadon de la homaro en ĉiuj fakoj kaj terenoj ĉu sciencaj kaj tenikaj, ĉu komercaj kaj ekonomiaj, ĉu kulturaj kaj sociaj, k.a..

Universitato en Esperanto

En la 17-a jarcento, ĉeĥa filozofo kaj pedagogo, Jan Amos Komenio/Komenski (Comenius), kiu i.a. verkis la unuajn modernajn ilustritajn librojn por instrui al infanoj (precipe lingvojn), diris, ke tio etsas rajto de ĉiu homo, ke ŝi aŭ li povu studi kion ajn ŝi aŭ li deziras, kie ajn ŝi aŭ li loĝas. Liatempe tio ne estis realigebla, tamen feliĉe nun ĉio estas preta por tion realigi: ekz-e, imagu, ke Ĉinio iniciatu universitato(j)n, kie ĉu ĉeeste ĉu virtuale – aŭ kaj ĉeeste kaj virtuale – kaj ĉinaj kaj alilandaj studentoj povas studi siajn ŝatatajn fakojn en Esperanto, kies lernado ege facilas ĉu por ili ĉu por iliaj – de kie ajn en la mondo – profesoroj.

 

Esperanto helpa al ĉiuj CDE-oj de UN

Niaj samideanaj kompetentaj fakuloj en sia komune verkita libro “Gvidilo al la 17 celoj por daŭripova evoluigo de unuiĝintaj nacioj” konvinke montris, ke ne nur CDE-4 , kiu estas pri “Bonkvalita Edukado”, sed ĉiuj CDE-oj de UN estas tute dependaj de komune uzata lingvo, kaj tial aplikado de Esperanto monddaste povas ege akceli la agadojn por atingi al ĉiuj celoj de UN ĉi-terene.

 

Nacia lingvo kiel internacia lingvo! Indukta Edukado!

Kiam nacia lingvo estas lernigata kaj uzata kiel la internacia komuna lingvo de la mondo, kune kun ĝia instruado, vole-nevole, intence-neintence, ankaŭ ĝiaj kulturo, antaŭjuĝoj kaj mondo-vido induktiĝas al la lernantoj. Tion oni povas nomi “Indukta Edukado”, kaj neniu justema homo bonvenigas tion. Ni scias, ke probable ĉiuj naciaj aŭ etnaj lingvoj havas ian aŭ alian, kaŝitan aŭ videblan subtenan rigardon al si, sia etno, sia lingvo, kaj sia kulturo kaj ne- aŭ mal-subtenan aliron al la aliaj etnoj, lingvoj kaj kulturoj. Ekz-e en la angla, la vorto “fair” signifas kaj “bona”, “bela”, “belvizaĝa”, “plaĉa”, “justa” k.s., kaj ankaŭ la kolorojn de iliaj haŭtoj kaj/aŭ haroj, kaj/aŭ okuloj! Kiel menciite en verko de Roberto Garvía , laŭ portugalo nomata Joãno de Barros, nur portugaloj “parolas” kaj alilingvanoj nur ĝemas aŭ krias. Alia menciita ekzemplo tiu-verke estas franco nomata Jesuit Dominique Bouhours, laŭ kiu nur francoj “parolas” kaj aliaj sole deklamas, fajfas aŭ ploras… 

Sed feliĉe kaj fierinde, lingvo kiel Esperanto, kiu ne apartenas al iu ajn specifa etno, nacio aŭ lando, ne havas tiajn diskriminaciajn antaŭjuĝojn kaj malavantaĝigojn kontraŭ diversaj popoloj, simple ĉar ĝi laŭvorte, laŭnature kaj laŭdifine estas vere “internacia” kaj “neŭtrala” ĉiu-terene kaj -aspekte. Mi deziras aldoni tion, ke ankaŭ en mia denaska lingvo, t.e. la persa, unu el la plej grandaj epopeistoj – kaj probable la plej granda – antaŭ pli ol mil jaroj poemis, ke: “L’ arto troviĝas nur ĉe irananoj – ne l’ aliaj!”.

 

La du ĉefaj rivaloj: la angla kaj Esperanto

Nun feliĉe la problemo ne estas komplika: danke al eksplicitaj eldiroj de grandegaj lingvistoj kiel Paul Jules Antoine Meillet kaj André Martinet, nuntempe la nuraj ĉefaj rivaloj por ludi la rolon de la internacia komuna lingvo en la mondo estas nur du: nome, el inter ĉ. 7 000 naturaj lingvoj, la angla, kaj el inter pli ol 1 000 artefaritaj lingvoj, Esperanto. Ekz-e, Martinet tute klare esprimis tion en sia fama artikolo.

Pri la monda stato de la angla, mi kredas, ke neniu dubas, kaj pri la pozicio de Esperanto, ekz-e Roberto Garvía, ege sisteme kaj dokumente pruvis en sia anglalingva 227-paĝa libro “Esperanto and its rivals” (Esperanto kaj ĝiaj rivaloj), ke jam nia lingvo venkis ĉiujn siajn sam-specajn lingvojn, estante la nura plejmute utiligata planita lingvo en la mondo. Certe ankaŭ multaj aliaj esploristoj tion faris kaj pruvis, ĉiu laŭ siaj kriterioj, ekz-e menciindas valoraj kaj profundaj esploroj kaj verkoj de karmemora prof. Detlev Blanke.

 

Laŭdindaj anglalingvanoj

Laŭ mi, anglaj denaskuloj, kiuj pledis/as por Esperanto kiel la justa komuna lingvo por la homaro kaj/aŭ kontraŭ sia denaska angla lingvo, estas vere laŭdindaj kaj aplaŭdindiaj – mi ne certas, ke se mia denaska lingvo, la persa, ĝuus tian staton mondskale, kian nun la angla havas, mi eĉ paŝetus por Esperanto. Ĉar eĉ analfabetaj mialingvanoj estus tre bonvenaj en ĉiujn landojn de la mondo, havantaj pli ol mez-nivelan vivmanieron laborantaj almenaŭ kiel konversaciaj instruistoj de la persa! Persaj literaturaĵoj estus ĉie (re)eldonataj kaj legataj, k.s.. Fakte, ĝuste tial, mi dediĉas mian jam pli ol 600-paĝan verkatan libron – “Ĉu la angla aŭ Esperanto?” –  al ili, honestaj kaj veremaj granduloj, kiel: William Auld, Victor Sadler, Humphrey Tonkin, Duncan Charters, Geoffrey Sutton, John C. Wells, Robert Phillipson, David Curtis, kaj multaj, multaj aliaj!

 

Movado de Neanglalingvaj Landoj

Por tiaj agadoj, oni povas krei – probable kun ĉina iniciato – novan lingvan Movadon, ekz-e similan al la politika Movado de Ne-aliancitaj Landoj, titolutan la “Movado de Neanglalingvaj Landoj” kontraŭ la ekzistanta hegemonio de la angla kaj por la neŭtrala kaj facile lernebla Esperanto. Ja UN kaj Unesko povas helpi kaj subteni tian Movadon por egaligi la okazojn por ĉiuj homoj en diversaj terenoj. Ni ne forgesu, ke ankaŭ en la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj, estas esprimita ankaŭ rilate al lingvaj rajtoj de la homoj.

 

Milita potenco kaj oficialigo de lingvoj!

Unuafoje, legante (kaj tradukante) valoregan libron de karmemora William Auld, “La fenomeno Esperanto”, mi eksciis, ke la labor- aŭ oficial-lingvoj de la UN fakte estis la lingvoj de la venkintoj de la Dua Mond-Milito: nome, landoj, kies milita potenco esti pli forta, trudis siajn lingvojn al UN!

Ege interesas, ke tio, kion Mahatmo Gandhio diris en la unua duono de la 20-a jarcento, ankoraŭ estas tute valida kaj ne realigita: tiam li pledis por komunaj internaciaj monunuo, kalendaro kaj lingvo (“kiel Esperanto” li menciis). Hodiaŭ ni ankoraŭ vidas, ke:

1- Pro la manko de justa komuna monunuo, tute maljusta ordo regas mondskale profite nur al la usona monunuo dolaro kaj kontraŭ preskaŭ ĉiuj aliaj monunuoj! 

2- Pro la manko de komuna kalendaro, ekz-e ĉefe en la kristana mondo la semajnaj feritagoj estas sabato kaj dimanĉo dum en multaj islamaj landoj estas ĵaŭdo kaj vendredo! Tiel fakte dum 4 tagoj diversspecaj rilatoj inter ili estas maleblaj aŭ almenaŭ malfacile eblaj, ĉu komerce kaj ekonomie, ĉu registare kaj politike, ĉu alie!

3- Pro la manko de justa kaj neŭtrala komuna lingvo, nur la anglaj denaskuloj ĝuas multegajn avantaĝojn kaj okazojn, dum la aliaj naŭ dekonoj de la homoj, baraktas por lerni la anglan tre multkoste tamen preskaŭ senrezulte!

Kompreneble ankaŭ pri la unuaj du postulatoj de Gandhio, Ĉinio povas havi gvidajn rolojn kaj iniciatojn, ekz-e per proponoj kaj subtenoj de universala (ciferec-)monunuo, kaj universala kalendaro. Sed ĉi tie ni parolas nur pri la tria postulato de li, t.e. la komuna lingvo, kaj la decidiva rolo, kiun Ĉinio facile kapablas ludi por universaligo de Esperanto.

 

Kiel la angla trudiĝis al la mondo

Pri tio, David Curtis, en sia 80-jaraĝo, ege koncize kaj efike skribis en la 130-a numero de la organo de la Eŭropa Esperanto-Unio, t.e. “Eŭropa Bulteno”, jene:

“Multaj homoj ne scias, nome, ke Churchill celis domini la mondon per la angla lingvo. Tiu dominado ne okazis hazarde. Li estis ege fiera ne nur pri la brita imperio, sed ankaŭ ke lia patrino estis usonanino, kaj lia patro estis eminenta aristokrato. Li estis tre kapabla ĵurnalisto, kaj pro konstanta praktiko li fariĝis bonega aŭtoro de elstara historio de anglalingvanoj.
Ĝis la fino de la unua mondmilito, la franca lingvo dominis la mondon, sed pro usona partopreno en tiu milito, la fina traktato verkiĝis kaj en la angla kaj la franca. Tial, dum la dua mondmilito, Churchill kuraĝigis usonan partoprenon, konsilante al usonanoj ke ili, kune kun britoj, povus gajni multon, komerce kaj politike, per popularigo de la angla lingvo. Mi estas denaska anglo, 86-jara, edukita en Anglio kaj dum mia knabeco mi lernis fieregon pri la brita imperio, sed kiam mi ekscipovis Esperanton, kiel kvardekjarulo, kaj loĝis en la domoj de eksterlandanoj, mi lernis kiom ili ofendiĝis pri la domino de mia denaska lingvo, kaj la neceso elspezi multajn jarojn en siaj lernejoj por lerni komplikaĵojn kiujn mi sorbis kun la lakto de mia patrino. Nun mi hontas ke homoj devas lerni mian lingvon por sukcesi en edukado, politiko kaj komerco, kaj dum kvardek jaroj mi kampanjis en Britio por la starigo de Esperanto en britaj lernejoj, por ke estontaj generacioj konstatu, ke ekzistas bonega solvo de la problemo de lingva justeco. La plimulto de la nuna generacio kredas, ke eksterlandanoj preferas la anglan ĉar ĝi estas facile lernebla!”

Pli detale kaj sufiĉe dokumente, prof. Robert Phillipson, brita lingvisto, klarigis en siaj du dik-volumaj verkoj en la angla titolitaj “Linguistic Imperialism” (Lingva Imperiismo) kaj “Linguistic Imperialism Continued” (Lingva Imperiismo daŭrigita). Laŭ mi tute efikus tradukoj de tiuj ĉi verkoj en Esperanton, kaj tra tio en plejmultajn etn-lingvojn, eĉ en koncizigitaj eldonoj, por ke plejmultaj diverslingvaj homoj de la mondo eksciiu kiel maljuste la angla fariĝis “la internacia lingvo” en la mondo.

 

ILEI kaj mi pretas helpi

ILEI kaj mi tutkore pretas helpi al lernigado de Esperanto kaj trejnado de instruistoj ĉu ĉeeste, ĉu virtuale en Ĉinio! Eble ankaŭ mallonga versio de mia perslingva verkata libro “Ĉu la angla aŭ Esperanto” kaj ties traduko en Esperanton, kaj de tio al diversaj etnaj lingvoj, estos helpa por konsciigi la homojn pri la rivalado de la angla kaj Esperanto por fariĝi efika komuna internacia lingvo de ĉiuj landoj kaj popoloj; kaj tio, ke kial la angla neniel taŭgas, kaj Esperanto tute konvenas por tiaj posteno kaj funkciado.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree