Trista vespera bankedo malkovras la koleron de Eŭropo kontraŭ Usono
CMG Publikigita: 2022-11-24 21:20:42

Vespere de la 21a de novembro, en la palaco Elysee, nome la franca prezidentejo, la franca prezidento Emmanuel Macron regalis multajn eŭropajn entreprenistojn, inter kiuj estis altrangaj administrantoj el Ericsson, Volvo, Unilever kaj aliaj. Sed la vespera bankedo ne estas plezura. Por gastigi ilin Macron parolis multe. Li volis komuniki al ili nur la informon: Restu ĉi tie, ne foriru!

En la posta tago, Bruno Le Maire, la franca financa ministro faris suspiron en gazetara konferenco: “Ĝuste antaŭ niaj okuloj Usono disvolvas industrion en sia teritorio. Ni devas pli firme defendi la interesojn de eŭropaj entreprenoj.” Aktuale, francaj kaj eŭropaj politikistoj estas pli maltrankvilaj, ol iam antaŭe, pri tio, ke la industria sistemo de Eŭropo estos elfosita de Usono.

Pli kaj pli multe da eŭropanoj vidas klare: utiligante la konflikton inter Rusio kaj Ukrainio, bridante la memstaran strategion de Eŭropo, grasigante sin per la krizo de energio, kaj elfosante la eŭropan industrion, Usono ja havas sian planon. Estis retano, kiu komentis: “Tio estas suĉi la sangon kaj tranĉi la karnon de Eŭropo.”

Eŭropo koleriĝas. Macron kritikis, ke Usono aplikas “komercan protektismon”.

Eŭropo nun estas ligita al la masto de la usona povo. Estas tiu aserto, kiun oni ripetis foje kaj foje: “Kiu, se li havus Usonon kiel amikon, bezonus malamikon?” Ĉi-rilate Francio havas profundan senton. Septembre de 2021, Usono kaj Britio kune sukcesis nuligi la kun 66 miliardoj da usonaj dolaroj grandegan kontrakton pri nukleaj submarŝipoj inter Francio kaj Aŭstralio. Macron kolere diris: “Eŭropanoj devas forĵeti naivecon. Ni devas esprimi, ke ni havas kapablon nin defendi.”

Eŭropaj landoj nun serĉas strategian memstarecon. La vespera bankedo en la palaco Elysee estas ja klara signalo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree