Thongloun Sisoulith, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Laosa Popola Revolucia Partio kaj laosa prezidanto, faros ŝtatan viziton al Ĉinio de la 29a de novembro ĝis la 1a de decembro laŭ invito de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ĉina prezidanto.
Hu Zhaoming, proparolanto de la Internacia Departemento de la Centra Komitato de la KPĈ, faris la anoncon ĵaŭde.