Xi kaj prezidento de Kongo (Kinŝasa) gratulis al si reciproke pri 50-jariĝo de normaliĝo de dulandaj rilatoj
Qiujieming Publikigita: 2022-11-24 20:07:59

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj prezidento de Kongo (Kinŝaso) Felix Tshisekedi ĵaŭde interŝanĝis gratulon pro la 50a datreveno de normaliĝo de dulandaj diplomatiaj rilatoj.

Xi montris en la mesaĝo, ke dum la pasinta duonjarcento la rilatoj inter Ĉinio kaj Kongo (Kinŝaso) disvolviĝis sane kaj stabile, kaj la tradicia amikeco senĉese profundiĝis.

Li diris, ke en la lastaj jaroj, la du landoj starigis strategian partnerecon de kungajna kunlaboro kaj atingis fruktodonajn rezultojn en praktika kunlaboro, kio multe plibonigis la bonfarton de la du popoloj.

Xi diris, ke li pretas labori kun prezidento Tshisekedi por preni la 50an datrevenon kiel oportunon por profundigi politikan reciprokan konfidon, plifortigi kunlaboron en Zono kaj Vojo kaj kune malfermi novajn perspektivojn por rilatoj inter Ĉinio kaj Kongo (Kinŝaso).

Tshisekedi denove esprimis varman gratulon pro la reelekto de Xi kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, dirante, ke dum la pasinta duonjarcento la dulandaj rilatoj atingis daŭran kaj solidan disvolviĝon.

Li rimarkigis, ke li volas profundigi la tradician amikecon inter la du landoj kaj antaŭenpuŝi novajn progresojn en la strategia partnereco inter Kongo (Kinŝaso) kaj Ĉinio por la bono de la du popoloj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree