David Ferguson, “Defendanto de Ĉinio”: Ĉinio en realo por la mondo
Lucia Publikigita: 2022-11-24 22:48:44

Karaj amikoj, ĉu vi memoras David Ferguson, kiu aperas en miaj antaŭaj videaĵoj pri Ĉina Fervoja Muzeo kaj pri automata veturado. Same kiel David Valentine en nia lasta videaĵo, ankaŭ David Ferguson venas el Skotlando kaj faris kontribuojn por disvolviĝo de ĉina-britaj rilatoj. Nun ni rakontas pri David Ferguson, honora anglalingva ĉefredaktoro de Ĉina Internacia Komunika Grupo.

Antaŭ 16 jaroj, David venis al Ĉinio el Skotlando. Dum restado en Ĉinio, li raportis gravajn okazaĵojn, verkis librojn pri grandegaj ŝanĝiĝoj de la lando surbaze de siaj esploradoj en multaj lokoj. Li ankaŭ aktivis en socia komunikilo, sur kiu troviĝas antaŭjuĝo de okcidentaj civitanoj pri Ĉinio. Li spertis multon en Ĉinio kaj tial klopodis por forigi tian miskomprenon pro malsamaj kulturoj.

Li estas tre fiera pri tio, ke li partoprenis en tradukado kaj eldonado de la anglalingva versio de la unua ĝis la kvara volumo de la libro "Xi Jinping: La Regado de Ĉinio". Laŭ li, iu ajn, se li volus esti gvidanto en sia lando aŭ internacia organizaĵo, devus zorgeme stud-legi kaj bone kompreni ilin kun riĉa enhavo.

David diris, ke en Ĉinio li estis konvinkita, ke la ĉina revo povos esti realigita por ĉiuj, kiuj aspiras al bela estonteco kaj havas certecon, ke la vivo de iliaj filoj kaj nepoj estos pli bonaj ol la ilia. Laŭ David, la ĉina revo diferencas de la usona revo, la antaŭa povas esti realigebla, sed la lasta estas ekskluziva revo, ĉar en Usono kuŝas abismo inter posedantoj kaj neposedantoj.

Jen estas videaĵo pri rakonto de David Ferguson. Dankon pro via spektado. Viaj komentoj estas ĉiam bonvenaj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree