Modernigo sur la akordo inter materiala kaj spirita civilizoj
Qiujieming Publikigita: 2022-11-24 16:55:28

Dum la ferioj de la ĉi-jare ĉina Nacia Tago, la Ŝanhaja Filma Muzeo okazigis diversajn kulturajn kaj turismajn aktivadojn kaj diversajn spertajn agadojn speciale planitajn por infanoj.

En 2021, la MEP de Ĉinio atingis 114,4 duilionojn da juanoj, kio okupas pli ol 18% de la tutmonda ekonomio; la pokapa MEP superos 12 000 usonajn dolarojn. Ĝuste pro tiom granda materiala fundamento ĉinoj havas pli fortan serĉadon de kultura nutraĵo kaj spirita subteno. Fariĝis nova modo spekti filmon, aŭskulti koncerton, ĝui legotempon en librovendejo aŭ veturi al ĉirkaŭaurboj por sperti pejzaĝon dum semajnfinoj. La plej novaj statistikoj montras, ke en 2021, la totala bileteja valoro de ĉinaj filmoj atingos 47,2 miliardojn da juanoj, daŭre konservante la unuan pozicion en la mondo.

En la pasintaj kvin jaroj, Ĉinio averaĝe aldonis unu novan muzeon en ĉiu dua tago, iĝante unu el la landoj kun la plej rapide kreskanta afero muzea en la mondo, kaj la proporcio de senpagaj muzeoj pliiĝis de 85,5% al 89,1%.

Kunigi materian civilizon kun spirita civilizo kaj konstante kontentigi la popolan sopiron al pli bona vivo estas unu el la celoj, al kiuj strebas la ĉinstila modernigo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree