Survoje al hejmo kvar lernantoj estis pafe trafitaj en Filadelfio
CMG Publikigita: 2022-11-24 16:29:42

La 23an de novembro laŭ la loka tempo okazis pafevento en Filadelfio de Pensilvanio, Usono, kaj en la pafado vundiĝis kvar lernantoj de supera mezlernejo.

La loka polico diris, ke la evento okazis je ĉirkaŭ 11:30 tiutage ĉirkaŭ unu loĝokvartalon fore de la supera mezlernejo Overbrook. Kiam pafanto faris krimon, li veturigis aŭton. Ĝis nun neniu estas arestita, kaj la kazo estas esplorata.

Laŭraporte, tiutage la lernantoj antaŭtempe finis la lernohorojn pro tio, ke la mezlernejo gastigis gepatran kunvenon. Kiam la kvar lernantoj survojis hejmen, ili estis pafe trafitaj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree