Ankoraŭ daŭras la nocivo de “longa KOVIM”
CMG Publikigita: 2022-11-24 20:06:11

Laŭ la donitaĵoj de la Universitato Johns Hopkins, ĝis la 23a de novembro en Usono sumiĝis 98 465 999 kazoj de la nova kronviruso kaj 1 078 641 mortaj kazoj. En 24 horoj novaj mortoj nombriĝis 903.

En okcidentaj landoj, kiel en eŭropaj landoj kaj Usono, multaj el la infektitoj estas longe suferigataj de “longa KOVIM”. La Monda Organizaĵo pri Sano taksis, ke ĉirkaŭ 10% ĝis 20% de la KOVIM-malsanuloj probable longe suferos de malsanoj, kiel laco, malfacila spiro kaj kogna misfunkcio. La Instituto Brookings indikis, ke en Usono mankas triono de laborfortoj, kion kaŭzas la postefiko de la epidemio KOVIM-19. La epidemio ankoraŭ ne finiĝis, fari nenion do ne estas bona metodo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree