Opinisondo: Pli ol 80% da intervjuitoj alvokis eviti pli da infektiĝo de la nova kronviruso
Qiujieming Publikigita: 2022-11-25 16:53:03

Nuntempe, la novkronvirusa epidemio ankoraŭ suferigas la mondon. Ĉi-jare, la nombro de mortintoj pro la kronviruso jam kalkuliĝis al pli ol miliono, kaj la viruso ankoraŭ sin variigas. Scienca esplorado montris, ke iuj pacientoj ankoraŭ havas simptomojn de “longa novkronviruso” kiel laceco, kapdoloro, dispneo kaj flarado post ilia infektiĝo en kelkaj monatoj. Pri tio, la opinisondo farita de Ĉina Tutmonda Televida Reto (angle: China Global Television Network: CGTN) al tutmondaj retanoj montris, ke 60,44% da intervjuitoj zorgis pri la longtempa negativa efiko de la nova kronviruso al homa sano; nur 29,44% estis “ne maltrankvilaj” pri tio, kaj 10,12% ne esprimis siajn opiniojn.

La Monda Organizo pri Sano deklaris, ke la epidemio daŭre konsistigas “Publikan Sanan Krizon de Internacia Zorgo (angle: PHEIC)”, rekomendante, ke landoj faru kontinuan monitoradon al la epidemio kaj plibonigu siajn rimedojn por preventado kaj regado kontraŭ la kronviruso. Pri tio, 85,4% da intervjuitoj opiniis, ke oni devas preni rimedojn por eviti pli da homoj infektitaj. Malsame ol la raportoj de okcidentaj amaskomunikiloj, la intervjuitoj ne tute rifuzis preventajn kaj regadajn rimedojn kontraŭ KOVIM-19.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree