Xi sendis kondolencon al ĝenerala guberniestro de Salomonoj pro tertremo
Qiujieming Publikigita: 2022-11-25 20:44:53

Ĉina preizidanto Xi Jinping vendrede sendis kondolencan mesaĝon al ĝenerala guberniestro de Salomonoj David Vunagi pro la tertremo frapinta Salomonojn.

Xi diris en sia mesaĝo, ke li malĝojas aŭdi la fortan tertremon okazintan en Salomonoj. Nome de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, li esprimis sinceran kondolencon al la registaro kaj popolo de la Salomonoj. Ĉinio kaj Salomonoj estas bonaj amikoj, bonaj fratoj kaj bonaj partneroj, kiuj subtenas kaj helpas unu la alian. Ĉinio volas doni subtenon al la Salomonoj laŭ sia eblo, helpante la popolon de la Salomonoj venki la katastrofon kaj rekonstrui sian hejmlandon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree