Ĉinaj politikaj konsilantoj kunvenas por studi gvidajn principojn de partia kongreso
CMG Publikigita: 2022-11-25 20:08:49

Ĉinaj naciaj politikaj konsilantoj kunvenis en la 24a de novembro por interŝanĝi opiniojn pri studo, disvastigo kaj efektivigo de la gvidaj principoj de la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ).

Wang Yang, la prezidanto de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK), prezidis la kunvenon. Li diris, ke ĉefa politika tasko kaj longtempa fundamenta misio por ĈPPKK estas fidele kaj plene studi, disvastigi kaj efektivigi la gvidajn principojn de la 20a Nacia Kongreso de KPĈ.

Wang alvokis, ke ĉiuj politikaj partioj, organizoj kaj personoj el variaj kampoj kaj etnoj en ĈPPKK transformu tion, kion ili lernis, en altecon de ideologiaj kaj politikaj konsentoj, plenumu tion, kion ili lernis, en ilia ĉiutaga laboro, kunigu iliajn fortojn, kaj estu en unueco, por konstrui socialisman landon en ĉiuj aspektoj kaj antaŭenigi la grandan reprosperon de la ĉina nacio en ĉiuj rilatoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree