Xi interparolis kun kuba prezidanto
Qiujieming Publikigita: 2022-11-25 15:00:18

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉina prezidanto, vendrede interparolis kun Miguel Diaz-Canel Bermudez, unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj kuba prezidanto.

Xi diris, ke Diaz-Canel estas la unua ŝtatestro el la latin-amerika kaj kariba regiono, alvizitanta Ĉinion post la 20a Nacia Kongreso de la KPĈ okazinta pasintmonate, kio plene pruvas la specialan amikecon inter la du landoj kaj la du partioj.

Xi diris: “Kubo estas la unua lando en la okcidenta hemisfero, kiu starigis diplomatiajn rilatojn kun la Ĉina Popola Respubliko. Niaj ligoj fariĝis ekzemplo de solidareco kaj kunlaboro inter socialismaj landoj, kaj ankaŭ ekzemplo de sincera reciproka helpo inter evoluantaj landoj.”

Post prezentado de la ĉefaj rezultoj de la 20a Nacia Kongreso de la KPĈ, Xi emfazis, ke la KPĈ unuiĝos kaj gvidos la ĉinan popolon antaŭenigi la rejunigon de la ĉina nacio en ĉiuj frontoj per ĉina vojo al modernigo.

Xi diris: “Ne gravas kiel la internacia situacio ŝanĝiĝos, la engaĝiĝo de Ĉinio en longdaŭra amikeco kun Kubo ne ŝanĝiĝos. La decido de Ĉinio subteni Kubon en la traktado de socialismo ne ŝanĝiĝos. La volo de Ĉinio kunlabori kun Kubo por protekti internacian justecon kaj kontraŭstari hegemonion kaj fortopolitikon ne ŝanĝiĝos.” 

Xi diris, ke Ĉinio daŭre firme subtenos al Kubon defendi sian nacian suverenecon kaj kontraŭstari eksteran enmiksiĝon kaj blokadon, kaj ke Ĉinio pretas kunlabori kun Kubo por efektivigi la Tutmondan Disvolvan Iniciaton kaj Tutmondan Sekurecan Iniciaton kaj kune antaŭenigi mondajn pacon kaj disvolvon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree