Ĉina plejalta leĝodonanto alvokas intensigi parlamentan interŝanĝon kun ASOAL
CMG Publikigita: 2022-11-25 17:01:57

La 24an de novembro Li Zhanshu, la ĉina plejalta leĝodonanto, diris, ke Ĉinio volas plifortigi amikan parlamentan interŝanĝon kun la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) sur variaj niveloj kaj diversaj kanaloj.

Li, la prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, faris videan paroladon en la malferma ceremonio de la 43a Ĝenerala Asembleo de la ASOAL-a Inter-Parlamenta Asembleo (AIPA), invitite de la prezidanto de la Kamboĝa Nacia Asembleo, Samdech Heng Samrin, kiu ankaŭ estas la prezidanto de la 43a Ĝenerala Asembleo de AIPA. Li Zhanshu rimarkigis, ke ĉi tiu jaro estas la 55a datreveno de ASOAL kaj la 45a datreveno de AIPA, kaj ke Ĉinio estas plezura pri la meritoj de ASOAL en komunuma konstruado kaj de AIPA en ties evoluado.

Li diris, ke sub la strategia konduko de gvidantoj de Ĉinio kaj ASOAL-landoj, la disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj ASOAL eniris rapidan koridoron, kaj la tutampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj ASOAL havas bonan komencon.

Li notis, ke la ĉina vojo al modernigo estas vojo de paca disvolvo, kaj Ĉinio ankoraŭ tenas sin en subteno de monda paco, akcelas komunan disvolvon, sekvas la principon de amikeco, sincero, komuna bono kaj inkluzivo, kaj strebas al amikeco kaj partnereco en siaj diplomatiaj rilatoj kun najbaroj.

Ĉinio kredas ke la kunlaboro inter Ĉinio kaj ASOAL faros kontribuon por la paco kaj disvolvo de la azipacifika regiono, diris tiel Li Zhanshu.

Li aldonis, ke Ĉinio kaj ASOAL havas kelkajn similajn ideojn kaj konceptojn, kiel la popol-koncentrita nocio, kaj tio estas plia utila por kunlaboro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree