Ĉina vicĉefministro Sun Chunlan postulis lokajn aŭtoritatojn de la municipo Chongqing de sudokcidenta Ĉinio klopodi por bridi la epidemion de KOVIM-19 kaj renormaligi la vivon kaj laboron de homoj kiel eble plej rapide.
Sun faris la rimarkojn en inspektado al Chongqing. Ŝi alvenis en la municipon por gvidi lokajn preventajn laborojn kontraŭ KOVIM-19 en lundo.
Sun emfazis pli efikan aranĝon de pacientoj kaj surlokan epidemiologian esploron. Ŝi diris, ke oni devas liveri pli da resursoj kaj laborfortoj al tiuj regionoj, kiuj raportis gravajn eksplodojn, kaj fari pli striktan sankontroladon sur ŝlosilaj lokoj, kiel kadukulejoj, universitatoj kaj malliberejoj, kaj same ankaŭ sur riskaj grupoj kiel homoj laborantaj ĉe poŝtaj kaj loĝistikaj servoj.
Sun ankaŭ urĝis, ke oni certigu la bazajn vivajn kaj medicinajn bezonojn por homoj.