Interparolo inter ĉina kaj kuba ŝtatestroj: Du ŝlosilaj vortogrupoj estas tre gravaj
Lucia Publikigita: 2022-11-26 14:45:27

De la 24a ĝis la 26a ĉi-monate, unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj kuba prezidanto Miguel Diaz-Canel Bermudez vizitas Ĉinion. Antaŭtagmeze de la 25a de novembro, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉina prezidanto, interparolis kun li.

Ĉinio kaj Kubo ambaŭ estas socialismaj landoj, kaj la interparolo fokusiĝis ĉefe pri socialisma konstruado. Estas menciindaj du ŝlosilaj vortogrupoj. La unua estas “konvena al propraj naciaj kondiĉoj”. Xi montris dum la interparolo, ke la Komunista Partio de Ĉinio unuiĝas kaj gvidas la ĉinan popolon antaŭenigi la rejunigon de la ĉina nacio en ĉiuj rilatoj per ĉina vojo al modernigo. Partioj de la du landoj devas intensigi komunikadon, plifortigi interŝanĝojn kaj reciprokan lernadon kaj bone konstrui socialismon konvenan al propraj naciaj kondiĉoj. La dua estas “kuraĝe antaŭenmarŝi”. Ĉinio kredas, ke Kubo povas venki ĉiajn malfacilaĵojn, kaj Ĉinio volas liveri subtenon kaj helpon. Diaz-Canel diris, ke fronte al la eksterordinare severa ekonomia kaj politika situacio, Kubo lernos spertojn de Ĉinio, rekte alfrontos defiojn kaj realigos la celon konstrui socialismon.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree