Veraj amikoj tiel profundigas aparte intimajn rilatojn novepokajn
CMG Publikigita: 2022-11-26 16:46:11

“En la nova situacio, la du flankoj devas intensigi strategian kunagadon kaj, en la procezo formi la homan komunumon kun komuna estonteco, kune konstrui la komunumon kun komuna estonteco de Ĉinio kaj Kubo.” En la 25a de novembro Xi Jinping, la ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉina prezidanto, kunsidis kun Miguel Diaz-Canel Bermudez, la unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj kuba prezidanto. La du unuanime konsentis plue plifortigi politikan kondukon de la dupartiaj kaj dulandaj rilatoj kaj plue profundigi la aparte intimajn rilatojn novepokajn.

La komunumo kun komuna estonteco de Ĉinio kaj Kubo estas la unua formita de Ĉinio kun latin-amerika kaj kariba lando, kaj tio indikas direkton por la novepokaj ambaŭflankaj rilatoj. Diaz-Canel estas la unua ŝtatestro el la latin-amerikaj kaj karibaj landoj, vizitanta Ĉinion post la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, kio per si mem pruvas, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Kubo jam fariĝis ekzemplo de la solidareco kaj kunlaboro de socialismaj landoj kaj de la sincero kaj interhelpo de evoluantaj landoj.

En la kunsido prezidanto Xi retrorigardis la tradician amikecon inter Ĉinio kaj Kubo kaj, per tri“neŝanceleblecoj” kaj “tri neŝanĝeblecoj”, emfazis la apartan pozicion de la rilatoj inter Ĉinio kaj Kubo en la tuto de la ĉinaj diplomatiaj politikoj. Kaj Diaz-Canel diris: “Disvolvi rilatojn kun Ĉinio estas esenco el la esencoj de la kubaj diplomatiaj politikoj.”

Estas menciinde, ke en la jaro 2018 Ĉinio kaj Kubo subskribis la kompreneman memorandon pri kuna konstruado de “Zono kaj Vojo”. En 2021 la du flankoj subskribis la kunlaboran projekton pri kuna konstruado de “Zono kaj Vojo”. Dum tiu ĉi vizito de Diaz-Canel al Ĉinio la du partioj signaturis dokumentojn por komune kontrui “Zono kaj Vojo”, kaj tio donis novan dinamikon por plue profundigi praktikan kunlaboron inter la du landoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree