Germanio kaj Francio vendrede promesis pli intiman kunlaboron pri energio kaj subtenon unu al la alia por certigi energian sekurecon kaj laŭeble mildigi la krizon estigitan de la rusa-ukrainia konflikto.
La du eŭropaj najbaroj konsentis, ke Germanio liveros al Francio elektron, dum Francio provizos Germanion per natura gaso, en la komuna deklaro subskribita de germana ĉefministro Olaf Scholz kaj franca ĉefministro Elisabeth Borne en Berlino.
En la deklaro, Germanio diris, ke ĝi prokrastos la eliminon de ceteraj nukleaj centraloj ĝis la venonta aprilo por provizi plian elektropovon al Francio.
Francio ĉiutage liveras ĝis 100 gigavat-horojn da gaso al Germanio ekde meze de oktobro, por redukti la dependecon de rusa energio. Ambaŭ flankoj konsentis subskribi interkonsenton pri gasproviza mekanismo en la unua trimonato de la venonta jaro.