Franca ĵurnalisto diris, ke Usono profitas de la konflikto en Ukrainio, kiel de likvigita naturgaso, armila industrio kaj industria konkurenco.
Beatrice Mathieu, estro de la fako pri ekonomio de la franca revuo L'Express, diris en intervjuo publikigita vendrede ĉe Boursorama.com, ke la usona industrio tenas en si kontraktojn por eksporti likvigitan naturgason "Made in USA" al Eŭropo, anstataŭante rusan gason, kun pli altaj prezoj ol tiuj por usonaj klientoj.
Mathieu ankaŭ atentigis la dependecon de Eŭropo de ukraina maizo. Ĉar rikoltoj estis malpli abundaj en Ukrainio kaj amerikaj produktantoj komencis eksporti maizon al Eŭropo.
La energikrizo ankaŭ igas eŭropajn kompaniojn translokiĝi al Usono, kie la liverado de energio estas garantiata kaj pli malmultekosta.