Ĉina vicĉefministro emfazis firmigon de atingoj por mildigo de malriĉeco
Qiujieming Publikigita: 2022-11-27 19:18:51

Ĉina vicĉefministro Hu Chunhua emfazis pli solidajn klopodojn por firmigi kaj plibonigi la atingojn por mildigo de malriĉeco.

Oni devas fari laborojn por eviti grandskalan revenon al malriĉeco kaj plifortigi la disvolvan impulson de regionoj kaj homoj liberigitaj el malriĉeco, Hu diris, kiam li inspektis laboron pri mildigo de malriĉeco en Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio, de merkredo ĝis sabato.

Hu urĝis klopodojn por plifortigo de la kontrolaj kaj subtenaj mekanismoj por malhelpi la revenon al malriĉeco, senprokraste forigi riskojn kaj pli bone garantii devigan edukadon, bazan medicinan prizorgadon, loĝejan kaj trinkakvan sekurecon.

Hu diris, ke oni devas preni rimedojn por plene uzi la avantaĝojn de lokaj resursoj, vigle disvolvi kamparajn specialajn industriojn kun granda antaŭeniga forto kaj konstante antaŭenigi altkvalitan industrian disvolviĝon.

Hu emfazis laboron por pliigo de la enspezo de homoj, kiuj estis eligitaj el malriĉeco, alvokante klopodojn por efike sekurigi iliajn laborŝancojn kaj antaŭenigi komunan prosperon por homoj de ĉiuj etnoj kaj ankaŭ la disvolviĝon kaj stabilecon en landlimaj regionoj.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree