Interparolo inter ĉina kaj kuba ŝtatestroj: du ŝlosilaj vortoj estas tre gravaj
Qiu & Lucia Publikigita: 2022-11-27 20:16:02

De la 24a ĝis la 26a ĉimonate, unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj kuba prezidanto Miguel Diaz-Canel Bermudez vizitis Ĉinion. En la 25a de novembro, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉina prezidanto, interparolis kun li.

Ĉinio kaj Kubo ambaŭ estas socialismaj landoj, kaj la interparolo fokusiĝis ĉefe al socialisma konstruado. Estas menciindaj du ŝlosilaj vortoj. La unua estas “konvena al propraj naciaj kondiĉoj”. Xi montris dum la interparolo, ke la Komunista Partio de Ĉinio unuigos kaj gvidos la ĉinan popolon antaŭenigi la rejunigon de la ĉina nacio en ĉiuj aspektoj per ĉina vojo al modernigo. Partioj de la du landoj devas striktigi komunikadon, plifortigi interŝanĝojn kaj reciprokan lernadon kaj bone konstrui solialismon konvenan al propraj naciaj kondiĉoj. La dua estas “kuraĝe antaŭenmarŝi”. Ĉinio kredas, ke Kubo povos venki ĉiajn malfacilaĵojn, kaj Ĉinio volas liveri subtenon kaj helpon. Diaz-Canel diris, ke fronte al la eksterordinare severa ekonomia kaj politika situacio, Kubo lernos spertojn de Ĉinio, kreive traktos defiojn kaj realigos celon konstrui socialismon.

Cetere mi volas mencii Radion Havanan Kubon kaj nian karan samideanon Maritza Gutierrez, kiu ankaŭ raportis la altan valoron de la rilatoj de ambaŭ landoj.

La rilatoj inter Ĉinio kaj Kubo estas ekzemplo de solidareco kaj kunlaboro inter socialismaj landoj, kaj ankaŭ ekzemplo de sincera reciproka helpo inter evoluantaj landoj. Survojo al konstruado de socialismo kun propraj naciaj trajtoj, Ĉinio kaj Kubo kune antaŭenmarŝu!

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree