Ĉinio vastigas eksperimentajn zonojn por antaŭenigi translandan retkomercon
Yu Publikigita: 2022-11-27 18:38:36

Ĉinio aprobis starigon de ampleksaj eksperimentaj zonoj por translanda retkomerco en aliaj 33 urboj kaj regionoj, kio estas la plej nova movo de la lando por akceli kreskon de eksterlanda komerco.

Tio estas la sepa aro da tiaj eksperimentaj zonoj. Nun la totala nombro de eksperimentaj zonoj kalkuliĝis al 165 tra la lando.

Multaj el la nova aro da ampleksaj eksperimentaj zonoj por translanda retkomerco troviĝas en centra kaj okcidenta landpartoj kaj landlimaj regionoj de Ĉinio.

La eksperimentaj zonoj faciligos la transformiĝon kaj altgradigon de tradiciaj industrioj, kaj optimumigos kaj altgradigos eksterlandan komercon.

La translanda retkomerco de Ĉinio kreskis rapide en la lastaj jaroj. Ĝia komerca kvanto preskaŭ 10-obliĝis dum la pasintaj kvin jaroj, atingante 1,92 duilionojn da juanoj (269,14 miliardojn da usonaj dolaroj) en 2021. En la unua duono de 2022, la kvanto de eksterlanda komerco kreskis je 28.6% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree