La Ĉina Agentejo de Homloĝata Spacoŝipo diris dimanĉe, ke antaŭlanĉaj komunaj provoj por la homekipita misio de la spacoŝipo Shenzhou-15 estis finitaj de ĉiuj unuoj.
Shenzhou-15 sendos tri ĉinajn astronaŭtojn, aŭ tajkonaŭtojn, al la ĉina kosmostacio por duonjara vojaĝo. Ili mallonge restos en la kosmostacio kun la tri astronaŭtoj de Shenzhou-14, kiuj preparas sin por reveni al la Tero.
La ĉina homekipita spaciala programo funkciigos du spacoŝipojn de Shenzhou samtempe por la unua fojo, kreante novajn defiojn.