Okazis simpozio por plibonigi ĉina-japanan amikecon
Yu Publikigita: 2022-11-28 16:54:27

Pli ol 80 fakuloj kaj kleruloj el Ĉinio kaj Japanio faris detalajn interŝanĝojn pri duflankaj rilatoj en simpozio, kiu okazis interrete kaj eksterrete dimanĉe.

La simpozio estis okazigita de la Ĉina Fondaĵo por Disvolviĝo de Homaj Rajtoj kunlabore kun la Japana-Ĉina Amikeca Asocio en Pekino kaj Tokio.

Dum parolado en la simpozio, Wang Guoqing, vicprezidanto de la Ĉina Fondaĵo por Disvolviĝo de Homaj Rajtoj, diris, ke la longtempa, sana kaj stabila disvolviĝo de ĉina-japanaj rilatoj konformas al la fundamentaj interesoj de la du popoloj.

Wang diris, ke neregistaraj organizoj kaj amikaj individuoj el la du landoj devas pliigi interŝanĝojn, plibonigi reciprokan komprenon kaj fidon kaj fari pli da kontribuoj al ĉina-japana amikeco.

Japanaj fakuloj kaj kleruloj diris, ke estas nepre alfronti historiajn faktojn sen antaŭjuĝo. Ili diris, ke Japanio devas agnoski kaj repensi sian pasintan agreson kontraŭ Ĉinio kaj fidele transdoni la historiajn faktojn al siaj pli junaj generacioj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree