Malfermiĝis Internacia Forumo pri Cifereca Teknologio Poviganta Kamparan Transformadon
Lucia Publikigita: 2022-11-28 18:08:42

Tema studo kovranta la plej novajn tendencojn kaj praktikojn asociitajn kun cifereca teknologio movanta kamparan transformadon en Ĉinio estis publikigita en la Internacia Forumo pri Cifereca Teknologio Poviganta Kamparan Transformadon 2022, kiu okazis interrete en la 25a de novembro.

Carlos Watson, reprezentanto de la Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo de la Unuiĝintaj Nacioj al Ĉinio, diris en la forumo, ke la organizo antaŭenigas la agadplanon "1 000 Ciferecaj Vilaĝoj" tutmonde por antaŭenigi daŭripovan agrikulturan disvolviĝon. La organizo kunlaboras kun la ĉina registaro por kunhavigi la sperton kaj kazojn de la konstruado de ĉinaj ciferecaj vilaĝoj en la azi-pacifika regiono kaj eĉ la mondo per suda-suda kunlaboro kaj tripartia kunlaboro.

La raporto nomita "Sci-Tech Empowering Rural Transformation 2022 Report: Digital Technology Empowers Agricultural Value Chain Development" estis publikigita en la forumo. La raporto opinias, ke la novkronvirusa epidemio alportis defiojn al nutraĵa sekureco kaj agrikultura produktado en diversaj landoj. La ĉina registaro kaj ĝiaj interretaj kompanioj faris utilajn esplorojn en la kampoj de cifereca teknologio por povigi agrikulturan produktadon, vastigi agrikulturajn valorĉenojn, kaj kamparan ciferecan financon. Ĝi donas utilan referencon por la agrikultura kaj kampara transformado de la lando.

Robert Walker, akademiano de la Scienca Lernejo en Britio, diris, ke la raporto faras fascinan legadon, precipe klarigante kiel cifereca mekanizado kaj precizeca agrikulturo povas kombiniĝi kun cifereca teknologio, elektronika komerco kaj cifereca financo por aldoni la agrikulturajn valorĉenojn al merkato. Kaj tio signifas, ke devas esti daŭra kampara urba evoluado kunordigita por atingi komunan prosperon kiel permesante al ĉiuj partopreni pli juste en la kresko de Ĉinio. Tio postulos daŭran investon en fizika, kaj socia, kaj politika infrastrukturo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree