Ĉinio lanĉos homloĝatan kosmoŝipon Shenzhou-15
Yu Publikigita: 2022-11-28 16:52:40

La Ĉina Agentejo de Homloĝata Kosmoŝipo anoncis lunde, ke la homloĝata kosmoŝipo Shenzhou-15 estos lanĉita je 11:08 marde posttagmeze (pekina tempo) en la Jiuquan-a Satelit-Lanĉa Centro en nordokcidenta Ĉinio.

La kosmoŝipo kondukos tri astronaŭtojn -- Fei Junlong, Deng Qingming, kaj Zhang Lu -- por efektivigi la spacialan mision Shenzhou-15. “Fei estos la komandanto,” diris Ji Qiming, adjunkto de la direktoro de la Ĉina Agentejo de Homloĝata Kosmoŝipo, en la gazetara konferenco.

La astronaŭtoj restos en orbito ĉirkaŭ ses monatojn.

Laŭ li, post eniro en orbiton, la kosmoŝipo Shenzhou-15 faros rapidan, aŭtomatan rendevuon kaj kuplon kun la antaŭa aperturo de la kerna modulo Tianhe de la kosmostacio.

Ji diris, ke la kosmostacio tiam estos grandigita ĝis sia plej granda strukturo kun tri moduloj kaj tri kosmoŝipoj, havante totalan mason de preskaŭ 100 tunoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree