Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj renkontiĝis kun rusa ambasadoro
Yu Publikigita: 2022-11-28 17:29:27

Dimanĉe en Pekino, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun nova rusa ambasadoro al Ĉinio Igor Morgulov.

Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, bonvenigis la ambasadoron preni la novan oficon en Ĉinio, dirante, ke Ĉinio kaj Rusio ambaŭ klopodas antaŭenigi plurpolusan mondon kaj ne kredas je unupolusa hegemonio. Li diris, ke ambaŭ landoj laboras por konservi la internacian sistemon kun la UN ĉe ĝia kerno kaj la internacian ordon bazitan sur internacia leĝo kaj oponi potencan politikon. Li aldonis, ke kiel ajn la internacia situacio disvolviĝos, Ĉinio kaj Rusio antaŭenigos strategian reciprokan fidon kaj praktikan kunlaboron kaj kune subtenos internacian justecon kaj senpartiecon.

Morgulov diris, ke rusa-ĉinaj rilatoj estas nerompeblaj kaj la amikeco inter la du landoj povas venki ajnan defion.

La du flankoj ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri internaciaj kaj regionaj demandoj de komuna zorgo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree