Ĉu vi kontentas pri via loĝmedio?
Mirinda Publikigita: 2022-11-29 15:21:36

El la internaciaj tagoj, unu estas iniciatita de Ĉinio, ĝi estas la Monda Tago de Urboj, la 31a de oktobro.

La Monda Tago de Urboj estas unuafoje proponita en la Ŝanhaja Deklaracio publikigita en la pinta forumo de Ŝanhaja Monda Ekspozicio, la 31an de oktobro, 2010. En la 6a de decembro 2013, la 68a Ĝenerala Asembleo de UN aprobis rezolucion pri homa loĝado kaj definis tiun tagon kiel la Mondan Tagon de Urboj. Tio estas la unua internacia tago establita laŭ propono de Ĉinio. 

Ekde 2015 sinsekve en Milano (Italio), Quito (Ekvadoro), Kantono (Ĉinio), Liverpool (Britio), Yekaterinburg (Rusio), Nakuru (Kenio) kaj Luxor (Egiptio) okazis tutmondaj ĉefaj aktivadoj de la Monda Tago de Urboj. En Ĉinio Ŝanhajo, Xiamen, Kantono, Xuzhou, Tangshan kaj Fuzhou sinsekve gastigis ĉefajn aktivadojn de Ĉinio por tiu tago. Ĉijare la tutmonda ĉefa aktivado inaŭguriĝis en Ŝanhajo kaj la ĉeftemo estas “Agu, de loko al terglobo”.

Ĉu vi loĝas en urbo? Do vi devas koni jenajn ciferojn!

En la mezo de la 18a de jarcento, nur 3% de loĝantoj en la mondo loĝis en urboj. Tamen nun pli ol 55% de homoj en la mondo loĝas en urboj. Laŭ raporto de UN, en 2050 tiu proporcio altiĝos al 68%. La loĝa medio estsa grava, do kiel estas nia medio?

Dokumentoj de UN diras, ke en la mondo preskaŭ 40% ĝis 50% de urbaj loĝantoj loĝas en slumoj, pli ol unu miliardo da homoj vivas kun malicaj loĝkondiĉoj aŭ ne havas loĝejojn. Almenaŭ 100 milionoj da homoj estas senhejmaj kaj 600 milionoj homoj vivas sub kondiĉoj damaĝantaj sanon kaj vivon.

La aparta departemento pri loĝmedio sub UN estas Programo pri Homa Loĝejo. Por stimuli plibonigon de vivkondiĉoj, la departemento ĉiujare donas premion de UN pri homa loĝejo al registaroj, organizoj, individuoj kaj projektoj, kiuj faras elstarajn kontribuojn al disvolvo de homara loĝejo. En 2021 la ununura premiito estas la urbo Baoji de Shaanxi-provinco, nordokcidenta Ĉinio. Inter pli ol 170 konkurencantoj en la mondo, Baoji gajnis la premion per noviga praktiko de provizado de garantiaj loĝejoj al loĝantoj de meza kaj malalta enspezo laŭ koncepto de verda kaj malaltkarbona koncepto. 

Do ĉu vi kontentas pri via loĝmedio?

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree