Ĉinio malkaŝis taskojn de homloĝata spaciala misio Shenzhou-15
Yu Publikigita: 2022-11-29 16:06:21

Astronaŭtoj de la kosmoŝipo Shenzhou-15 faros transdonon de laboro kun la triopo de Shenzhou-14 kaj kontrolos longtempan loĝadon en la ĉina kosmostacio de la tri-modula strukturo, laŭ la Ĉina Agentejo de Homloĝata Kosmoŝipo lunde.

“La misio Shenzhou-15 finos la lastan fazon de la kosmostacia konstruado kaj komencos la unuan fazon de ĝia apliko kaj disvolviĝo,” diris Ji Qiming, adjunkto de la direktoro de la Ĉina Agentejo de Homloĝata Kosmoŝipo, en gazetara konferenco.

Dum la misio, la astronaŭtoj de Shenzhou-15 ankaŭ malŝlosos, instalos kaj provos 15 ŝrankojn de sciencaj eksperimentoj kaj efektivigos pli ol 40 eksperimentojn kaj provojn en la kampoj de esplorado kaj apliko de kosma scienco, kosma medicino kaj kosma teknologio.

Li diris, ke ili faros eksterveturilajn agadojn tri ĝis kvar fojojn kaj finos la instaladon de etenditaj pumpilaroj de la laboratoria modulo Mengtian kaj la platformo de malkaŝa utilŝarĝo.

Ji diris, ke la astronaŭtoj kontrolos la elirejan reĝimon de la kargoaerkluza kajuto de la modulo Mengtian, kaj kunlaboros kun la tera stacio por plenumi ses ŝarĝelirajn taskojn. Ili plenumos regulajn platformajn provojn, prizorgadon kaj administradon de aferoj de la kosmostacio. Ji aldonis, ke krome, la astronaŭtoj de Shenzhou-15 efektivigos enorbitajn sanprotektajn ekzercojn kaj trejniĝon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree