Ĉinio urĝas Usonon ĉesigi politikigon kaj armiligon de ekonomiaj, komercaj kaj sciencteknikaj demandoj
Yu Publikigita: 2022-11-29 16:10:34

Proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj diris lunde, ke Usono bezonas ĉesigi politikigon kaj armiligon de ekonomiaj, komercaj kaj sciencteknikaj demandoj, kaj liveri komercan medion justan, senpartian kaj nediskriminacian al alilandaj kompanioj inkluzive de tiuj el Ĉinio.

Laŭ amaskomunikilaj raportoj, la usona Federacia Komisiono pri Komunikado diris en deklaro, ke ĝi malpermesas al multaj ĉinaj kompanioj liveri telekomunikajn ekipaĵojn kaj videogvatajn aparatojn, citante minacojn al nacia sekureco.

"Tio, kion Usono faris, estas ankoraŭ alia ekzemplo de ĝia misuzo de la nacia sekureca koncepto kaj ŝtata potenco por malhelpo al ĉinaj kompanioj", proparolanto Zhao Lijian diris en gazetara konferenco responde al rilata demando.

Zhao diris, ke tia praktiko agas kontraŭ la principoj de merkata ekonomio kaj internaciaj komercaj reguloj kaj damaĝas la interesojn de ĉinaj kompanioj. Ĉinio firme oponas tion..

"Usono bezonas korekti siajn erarojn, ĉesigi politikigon kaj armiligon de ekonomiaj, komercaj kaj sciencteknikaj demandoj, kaj liveri komercan medion justan, senpartian kaj nediskriminacian al alilandaj kompanioj inkluzive de tiuj el Ĉinio. Ĉinio plu firme defendos la laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn de niaj kompanioj," Zhao diris.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree