Bonaj najbaroj kune antaŭenigas modernigon en nova epoko
Yu Publikigita: 2022-11-29 20:57:15

"Fronte al pli kaj pli nestabila kaj necerta internacia medio, Ĉinio pretas labori kun Mongolio por antaŭenigi stabilan kaj longtempan disvolviĝon de ĉina-mongola ampleksa strategia partnereco sub la gvido de la konstruado de komunumo kun komuna estonteco inter la du landoj, por pli bone profitigi la du popolojn." Lunde posttagmeze en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun vizitanta mongola prezidento Ukhnaagiin Khurelsuh. La du flankoj konsentis kune labori por antaŭenigi modernigon kaj atingis gravan konsenton pri komuna konstruado de komunumo de komuna estonteco inter la du landoj en la nova epoko. La du landoj publikigis komunan deklaron, sendante pozitivan signalon, ke duflankaj rilatoj eniris novan stadion kaj atingis novan nivelon.

Khurelsuh estas ŝtatestro de najbara lando akceptita de Ĉinio post la 20a Nacia Kongreso de la KPĈ. Tio ankaŭ estas lia unua vizito al Ĉinio post lia enoficiĝo kiel prezidento pasintjare. Ĉinio kaj Mongolio havas la "plej longan landlimon" de ĉirkaŭ 4 700 kilometroj, kaj estas najbaroj ligitaj per montoj kaj riveroj. Post la eksplodo de KOVIM-19, Mongolio donacis 30 000 ŝafojn por subteni la kontraŭepidemiajn klopodojn de Ĉinio, kaj baldaŭ ankaŭ Mongolio ricevis teon el Ĉinio.

Dum la renkontiĝo, prezidanto Xi atentigis, ke Ĉinio kaj Mongolio povas man-en-mane marŝi sur la vojo al nacia rejunigo kaj nacia modernigo. Ambaŭ flankoj konsentis klopodi por konstrui komunumon kun komuna estonteco inter la du landoj por paca kunekzistado, reciproka helpo kaj kungajna kunlaboro, kio plue profundigos kaj firmigos duflankajn rilatojn en la nova epoko.

Datumoj montras, ke Ĉinio estis la plej granda investfonto kaj komerca partnero de Mongolio dum 18 sinsekvaj jaroj. La komerca sumo inter Ĉinio kaj Mongolio okupas pli ol 60% de la eksterlanda komerca sumo de Mongolio. En 2021, la duflanka komerca sumo inter Ĉinio kaj Mongolio superis 10 miliardojn da usonaj dolaroj por la unua fojo. Kiel Ĉinio kaj Mongolio povas akiri disvolvan movforton kontraŭ la fono de la epidemia influo kaj la malrapida renormaliĝo de la monda ekonomio?

Laŭ la komuna deklaro publikigita de la du landoj, la du flankoj subskribis 16 kunlaborajn dokumentojn kaj konsentis preni konekteblecon kaj energion kiel unu el la prioritatoj de kunlaboro. Mongola ambasadoro al Ĉinio T. Badral diris, ke fortigi mongola-ĉinan kunlaboron konformas al la komunaj interesoj de ambaŭ flankoj, kaj Mongolio tre volas veturi per la trajno de la rapida disvolviĝo de Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree