Xi Jinping sendis gratulan leteron al 4a Ĉina-Rusa Energi-Komerca Forumo
Pluveta Publikigita: 2022-11-29 18:10:29

La 29an de novembro ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al la 4a Ĉina-Rusa Energi-Komerca Forumo.

Xi montris, ke la ĉina-rusa kunlaboro pri energio estas grava bazo por la dulanda efika kunlaboro, kaj ankaŭ estas pozitiva forto por protekti tutmondan energi-sekurecon. Fronte al eksteraj riskoj kaj defioj, Ĉinio kaj Rusio fortigis komunikadon kaj kunordigon kaj antaŭenigis grandajn kunlaborajn projektojn, kio prezentis fortan elastecon de ĉina-rusa prienergia kunlaboro kaj vastan perspektivon de ĉina-rusa ampleksa strategia partnereco de kunordigo en la nova epoko. Ĉinio volas labori kun Rusio por fortigi pli proksiman prienergian partnerecon, antaŭenigi disvolvon de pura kaj verda energio, kune konservi internacian prienergian sekurecon kaj stabilecon de industriaj kaj provizoĉenoj, kaj fari novajn kontribuojn al la longdaŭra sana kaj daŭrigebla disvolviĝo de la internacia energimerkato.

Samtage ankaŭ rusa prezidento Vladimir Putin sendis gratulan leteron al la forumo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree