Xi Jinping interparolis kun sia mongola paralelulo Ukhnaagiin Khurelsuh
Pluveta Publikigita: 2022-11-29 13:14:00

Posttagmeze de la 28a de novembro en la Granda Popola Halo en Pekino, ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping interparolis kun mongola prezidento Ukhnaagiin Khurelsuh, kiu faras ŝtatan viziton al Ĉinio.

Xi bonvenigis Khurelsukh kaj montris, ke ili denove renkontiĝas post du monatoj kiel promesite, kaj tio plene reflektas la altan nivelon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Mongolio. Xi diris, ke la du landoj estas gravaj najbaroj. Estas fundamentaj interesoj de la du popoloj konservi longdaŭrajn kaj stabilajn rilatojn de bona najbareco, amikeco kaj kunlaboro. Sekvante la principon de amikeco, sincereco, reciproka profito kaj inkluziveco, Ĉinio celas amikecon kaj partnerecon kun siaj najbaraj landoj. Xi donis grandan gravecon al kreskigado de la amikeco, reciproka konfido kaj komunaj interesoj kun Mongolio.

Khurelsukh refoje esprimis gratulon pro la sukcesa 20-a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj gratulis prezidanton Xi pro lia reelektiĝo kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ. La mongola flanko ĝojas vidi, ke sub la gvidado de la KPĈ Ĉinio sukcese realigis sian unuan centjaran celon. Mongolio firme kredas, ke ĝenerala sekretario Xi kaj la KPĈ daŭre gvidos la ĉinan popolon por la konstruado de granda socialisma moderna lando en ĉiuj aspektoj.

La du flankoj publikigis Komunan Deklaron pri Antaŭenigo de Ampleksa Strategia Partnereco en la Nova Epoko inter Ĉinio kaj Mongolio, kaj konsentis kunlabori por antaŭenigi modernigon kaj konstrui komunumon kun komuna estonteco de paca kunekzisto, reciproka subteno kaj kungajna kunlaboro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree